Poezio

Tradukitaj poeziaĵoj

Juljan Tuvim, La lokomotivo (Julian Tuwim, Lokomotywa)

Lokomotivo staras stacie,

Peza, grandega, kun ŝvit’ erupcie -

Grasa oleo.

Ĝi staras, spiregas, anhelas kaj blovas,

Ardon en sia hejtejo kovas:

Ard - jen varmege!

Ar - jen varmege!

Puf - jen varmege!

Uf - jen varmege!

Jam ĝi anheli apenaŭ povas,

sed hejtist‘ plian karbon enŝovas.

Vagonojn oni al ĝi alligis

Kiujn kaj fero kaj ŝtalo pezigis,

En ĉiu vagono amaso brua,

En unu bovoj, ĉevaloj en dua,

En tria nur dikuloj ja sidas,

Sidas kaj grasajn kolbasojn avidas.

Vagono kvara plenas je bananoj,

en kvina staras ses nigraj pianoj,

En sesa kanono, pezaĵo vera!

Sub ĉiu rado jen trabo fera!

En sepa verkaĵoj de ksilografoj,

En oka urs‘, rostrul‘ kaj du ĝirafoj,

En naŭa - nur grasigitaj bestoj,

En deka - kofroj, pakaĵoj kaj kestoj,

Kaj tiel plu ĝis kvardeka vagono,

Pri la enhav‘ al mi mankas la kono.

Eĉ se vi venigus mil atletojn,

Kaj ĉiu manĝus mil kotletojn,

Kaj ĉiuj mi-ne-scias-kiom ja penus,

Pro tia pezo – ili ne trenus!

 

Siblo subite!

Fajf‘ senhezite!

Vaporo – drastu!

Radoj – hastu!

 

Lante unue testude tremante

Nun ĝi ekmoviĝis ĝisŝpale ĝemante.

Vagonojn ĝi trenis kaj tiras penade,

Turniĝas, turniĝas la radoj surpade,

Ĝi plirapidiĝas, peliĝas movlerte,

Pumpumas kaj frapas, rumoras vojsperte.

 

Kaj kien? Kaj kien? Kaj kien? Al front‘!

Surrele, surrele, surrele al pont‘,

Tra montoj, tunelo, tra kampoj, arbar‘

Ja hastas ĝi, hast‘ por alven‘ laŭ horar‘,

Je l‘ takto pumpumas ĝi, batas kaj frapas fakte:

 

Tiu-takte, tiu-takte, tiu-takte,

 

Plu ĝi ruliĝas, malpeze, sen fal‘

Ja kvazaŭ ĝi estus pilketo, ne ŝtal‘,

Ne peza maŝino spirege anhela,

Sed lada ludilo, ludaĵ‘ bagatela.

 

De kie devenas nur ĝia akcel‘?

Kaj kio kondukas al antaŭenpel‘?

Ke hastas, rumoras ĝi, ardas sen fin‘?

Varmega vaporo ekmovis ja ĝin,

Vaporo kaldrona alpiŝtas tratube,

La piŝtoj la radojn ekmovas fumnube

Kaj pelas kaj premas, la trajnon ekŝovas,

Vaporo ja daŭre la piŝtojn plumovas,

La radoj pumpumas, kaj batas kaj frapas fakte:

 

Tiu-takte, tiu-takte, tiu-takte …

 

 

Paŭlo Ceĥ, Uzina strato tage (Paul Zech, Fabrikstraße tags)

Nenio krom muroj. Sen herbo kaj vitro

la strato tiras la makulozan zonon

de la fasadoj. Neniu fervoja ŝpuro zumas.

Ĉiam malseke briletas la pavimo.

 

Se homo vin ektuŝetas, ĝia rigardo vin malvarme trafas

plentrae; elhakas la rigora paŝaro

fajron el la turalte kruta barilo,

ankoraŭ ĝia maforta spirado buliĝe nubas.

 

Kiel tiu irado, tiele premegas

per glacio la pensadon neniuj karceroj

inter muroj rigardadantaj sin.

 

Ĉu vi surhavas purpuran ĉemizon, ĉu pentulan-:

Ĉiam premas per grandega pezo

anatemo de Dio: senhorloĝa tavolo.

 

 

Konstantinos Kavafis

La urbo

Vi diris: „Mi iros al alia lando, mi iros trans alian maron.

Alia urbo troviĝos pli bona ol ĉi tiu.

Ĉiu klopodo mia estas sub verdikto;

kaj mia koro – kvazaŭ mortinta – estas entombigita.

Kiom da tempo mia menso en tia putrado restos?

Kien ajn okulojn miajn mi fiksdirektas, kien ajn mi rigardas,

mi ekvidas nigrajn ruinojn de mia vivo ĉi tie,

kie tiomajn jarojn mi vivis kaj disipis kaj perdis.“

 

Novajn ejojn vi ne trovos, vi ne trovos aliajn marojn.

La urbo vin sekvos. Vi irados en stratoj

samecaj. Kaj en la samecaj kvartaloj vi irados;

kaj en samecaj domoj tiuj viaj haroj griziĝos.

Ĝuste ĉi tiun urbon vi atingos ĉiam. Por iu alia – ne esperu –

ne ekzistas ŝipo por vi, ne ekzistas vojo.

Kiel vi disipis vian vivon ĉi tie,

en tiu eta konkaĵo, ĉie en la mondo ĝin disipos vi.

 

Post la naŭa

Dekdua kaj duono. Rapide pasis la tempo,

de post la naŭa, kiam mi lumigis la lampon

kaj ĉi tie sidiĝis. Mi estis sidanta sen legado,

kaj sen parolo. Kun kiu mi parolu,

unusolulo, meze en mia domo?

 

La portreto de mia juna korpo,

post la naŭa, kiam mi lumigis la lampon,

ĝi venis kaj trovis min kaj min memorigis

pri fermitaj ĉambroj bonaromaj,

kaj pri pasinta plezuro – kia danĝera plezuro!

Kaj antaŭ miajn okulojn ĝi metis ankaŭ

stratetojn, nun nerekonebliĝintajn al mi,

drinkejojn, plenajn de agado kaj nun estingiĝintajn,

teatrojn kaj kafejojn iam ekzistintajn.

 

La portreto de mia juna korpo,

ĝi venis kaj al mi alportis la dolorigaĵojn:

funebro pro la familio, disigoj,

sentoj de karuloj miaj, sentoj,

tiom malmulte aprezitaj, de la foriĝintoj.

 

Dekdua kaj duono. Kiel pasis la tempo!

Dekdua kaj duono. Kiel pasis la jaroj!

 

 

Paŭlo Celan, Morta fugo (Paul Celan, Todesfuge)

Nigran lakton matenan ni trinkas vespere

ni trinkas tagmeze matene ni trinkas dum nokt’

ni trinkas kaj trinkas

ni en la aer’ tombon fosas komforta kuŝej’

En domo vir’ loĝas ludas kun nigro kaj dum

krepusk’ Germanujen li skribas via ora harar’ ho Marganjo

ĝin skribas li iras el dom’ kaj fulmas la steloj li fajfas la hundojn

li fajfas la judojn en tero fosigas li tombon

nin ordonas ekludu por danc’

 

Nigran lakton matenan ni trinkas dum nokto

ni trinkas matene tagmeze ni trinkas vespere

ni trinkas kaj trinkas

En domo vir’ loĝas ludas kun nigro kaj dum

krepusk’ Germanujen li skribas via ora harar’ ho Marganjo

Via cindra harar’ Ŝulamit’ tombfosas ni en la aero komforta kuŝej’

li krias profunden en teron vi fosu aliaj vi kantu kun lud’

li prenas la feron de l’ zon’ ĝin svingas bluas lia okul’

profunden en teron vi fosu samtempe aliaj pluludu por danc’

 

Nigran lakton matenan ni trinkas dum nokto

ni trinkas tagmeze matene ni trinkas vespere

ni trinkas kaj trinkas

en domo vir’ loĝas via ora harar’ ho Marganjo

via cindra harar’ Ŝulamit’ kun nigro li ludas

li krias dolĉludu la morton la Mort’ estas majstro germana

li krias ludu mallume kaj supren vi iros en fum’

en nuboj vi entombigitos komforta kuŝej’

 

Nigran lakton matenan ni trinkas dum nokto

ni trinkas tagmeze la Mort’ estas majstro germana

ni trinkas vespere matene ni trinkas kaj trinkas

la Mort’ estas majstro germana kaj bluas ĝia okul’

vin trafas per kuglo el plumbo vin trafas traful‘

en domo vir’ loĝas via ora harar’ ho Marganjo

la hundojn nin ĉasi li igas tombon donacas al ni

kun nigro li ludas kaj revas la Mort’ estas majstro germana

via ora harar’ ho Marganjo

via cindra harar’ Ŝulamit’

 

 

Detlef fon Liljenkron, Al mortintino (Detlev von Liliencron, Einer Toten)

Ho, ke vi vivu!

Mil nigraj korvoj,

Ĉirkaŭ mi flagrintaj ĉiuvoje,

Ekfuĝis je l’ apero de viaj blankaj kolomboj,

La blankaj kolomboj de via gajeco.

Ke vi ankoraŭ vivu!

 

Peze kaj malvarme

La tero vian ĉerkon premas kaj vin tenas.

Mi ne iras tien, mi vin ne plu trovas.

Kaj revido?

 

Kiom utilus revido,

Kiam ni kune kantos hosana,

Kaj mi vian ridon ne plu aŭdos?

Vian ridon, vian parolon, vian konsolon:

 

Hodiaŭ estas bela tago. Kie Ĉasul’?

Prenu el la ŝranko vian Lefaucheux 1,

Kaj iru kampon, la kokoj ankoraŭ ne flugas.

Kaj ne devojiĝu al la faga arbeto,

Kaj ne en musko ekkuŝu revonte.

Atentu la kokojn kaj ne distriĝu,

Ne ridindiĝu ĉeeste de via hundo, mi petas.

Kaj hodiaŭ mi malbenas ĉiujn orgenludantojn,

Kiuj per obtuza son’ el malproksim’

Revigas vin – tiuokaze mankus kokoj.

Sed aĥ, la bruna erikejo tiel silentas,

Vin ĝi ja ensorĉadas, lasu vin ensorĉi.

 

Hodiaŭ vespere ni do manĝos pizosupon,

La Margaux 2 jam havas bonan temperaturon;

Do kunportu apetiton kaj bonan humoron.

Poste vi al mi citlegos viajn ŝatpoemistojn.

Kaj se vi volos, ni ekludu la pianon

Kantante el Schumann, Robert Franz kaj Brahms 3.

La monaferoj hodiaŭ tute forestu.

Ho Dio, viaj kreditoroj

Ne estas diabloj rostontaj vin.

Ĉio bone enordiĝos.

 

Kaj unu pli:

Per konjako bona mi vian botelon plenigis.

Diru salutojn miajn al l’ erikejo kaj arbo kaj ĉiuj kampoj

For de l’ vojo kaj forgesu la ŝuldojn,

Dum mi en la kuirejo ja zorgos,

Ke ne malboniĝu nia pizosupo.

 

Ke vi ankoraŭ vivu!

 

Mil nigraj korvoj,

Ĉirkaŭ mi flagrintaj ĉiuvoje,

Ekfuĝis je l’ apero de viaj blankaj kolomboj,

La blankaj kolomboj de via gajeco.

Ho, ke vi vivu!

 

 

1 Lefaucheux [lefo'ŝœ] (nomo de franca firmao): speco de ĉasfusilo.

2 Margaux [mar'go]: nomo de franca vino.

3 germanaj komponistoj (prononcu ['ŝuman], [robert 'franc], [brams])

 

 

Hejnriĥ Hejne, La sileziaj teksistoj (Heinrich Heine, Die schlesischen Weber)

Sen larmoj estas la okuloj,

sed dentogrincante laboras teksuloj:

Ŝtato, morttukon nun teksas ni

Enteksas malbenon ni foje tri

Ni teksas, ni teksas!

Malben’ al la Dio, al kiu ni gestis

Dum frostis ni kaj sen manĝo estis;

Ni vane esperis, atendis sen fin’,

Dum ĝi nur kun mok’ kaj kun fals’ trompis nin

Ni teksas, ni teksas!

Malben’ al la rejĝ’, amik’ de moneroj,

Kiun ne tuŝis ĉi niaj mizeroj,

Kiu lastan monon prenas de ni,

Nin mortpafigas sen empati’ -

Ni teksas, ni teksas!

Malben’ al hejmoland’ malvera,

Kie prosperas nur hont’ malsincera,

Kaj frue velkas ĉiu verd’,

Nur vermojn freŝigas la putra merd’ -

Ni teksas, ni teksas!

Navedo hastas, teksilo sin fleksas,

Ni tage, nokte fervore teksas –

Ŝtataĉo, morttukon nun teksas ni

Enteksas malbenon ni foje tri

Ni teksas, ni teksas!

Roze Aŭslender, Deziroj 3 (Rose Ausländer, Wünsche III)

Mi volas esti magnolia arbo
aĝanta jarcentojn
kun grandiozaj floraĵoj

Najtingalo mi volas esti
kies voĉo ensorĉas ĉiun

eĉ pli volonte monto
brakumata de la suno
lavata de la pluvo
senfina rigardo de la pinto
vivo de jarmiloj

Ho mi parolis ensonĝe verŝajne
nek magnolia arbo nek najtingalo
nek eĉ monto
mi volas esti

Mi volas plu esti mi
ami kelkajn homojn
sekvi spurojn de la mondo
kaj se la lingva spirito permesos
per kelkaj vortoj
postvivi mian morton

Lorio: Advento (Loriot: Advent)

Dum nokta blu’ steletoj palas.
Sensone la neĝeroj falas.

Sur pin’, abi’, sur ĉiu heĝo
altiĝas tavolet’ de neĝo.

Kaj tie, el fenestro stri’
da lumo tra mallummedi’.

En domo de forstist’ genuas
eŝin’ ĉe li kaj ne enuas:

En nokt’ belega tie ĉi 
ĵus murdis la forstiston ŝi.

Dum ŝi la hejmon flegi penis,
ŝin li jam longan tempon ĝenis.

Do tial por si pensis ŝi:
Dum Nikolao mortu li.

Kaj kiam dormis en la nest’
birdet’, ripozis ĉiu best’,

mortpafis ŝi per taŭga il’
la eŝon per la ĉasfusil’.

La knalo vekas nur zizelon,
ĝi iom levas la orelon.

Pludormas ĝi tuj en malhelo,
dum brilas bele ĉiu stelo.

Kaj en la loĝoĉambro ene
la sang’ forstista fluas jene.

Nun devas ŝi rapidi prete,
la eŝon dispartigi nete.

Ŝi lin ĝis la ostoj lerte
jam malfermis ĉasosperte.

Sur membron membron metas ŝi
– kion evitis ĉiam li –,

Fileo estu ŝia pag’,
ĝi restu por la festotag’.

Enpakas ŝi – pro nokto laca –
la reston en paper’ donaca.

Tintiloj fore brui ekas.
Vilaĝe tuj la hundoj blekas.

Ho, kiu en la nokt’ profunda
aktivas en veturo runda?

Helpanto Nikolaa slede
alvenas rajde surcervede.

«He, siorin’, ĉu ĉe vi havas
por malriĉuloj, kio savas?»

En multa neĝ’ la domo staras,
sed ĉion ŝi jam preta faras:

«Ĉi ses pakaĵoj, sankta moŝt’, 
jen ĉiom por bonfara poŝt’!»

‹Adiaŭ› la tintiloj diras,
helpanto Nikolaa iras.

En forstistej’: varmluma sent’.
Steleto brilas: Jam advent’.