Iliado

Mi entreprenis la tradukon de la Iliado de Homero por finfine ŝtopi tiun breĉon en la aro de tradukita literaturo en Esperanto (ekzistas nur traduko de la unua kanto fare de Kofman de antaŭ 1900).

Mi aldonados ĉi tie la 24 kantojn unu post la alia (mi por ĉiu unuopa bezonas plurajn monatojn, tradukante en mia malmulta libertempo), en proza, malneta traduko, kiu kiel eble plej fidele redonu la helenan originalon. Heksametran transformon de la teksto mi planas por iam poste.

Mi uzas en la teksto parentismojn.

Ĝis nun aperis:

  • Kanto A

Kanto A

La koleron prikantu, diino, de Peleido Aĥilo,
la pereigan, kiu al la aĥajoj multegajn dolorojn kaŭzis,
multajn kuraĝajn animojn de la herooj ĵetis
antaŭ Hadeso, sed ilin mem predoj faris por la hundoj
kaj por ĉiuj birdoj – efektiviĝis la decido de Zeŭso – 5
de kiam jam unue disiĝis malpaciĝinte
kaj la Atreido, mastro de la adoltiĉoj, kaj brila Aĥilo.
Kaj kiu de la dioj kunigis ilin du por batali kverele?
La fiziĉo de Leto kaj Zeŭso, kiu nome koleriĝinte pri la rejĝo
aperigis kontraŭ la armeo malsanon malbonan; pereis la homamasoj, 10
ĉar Krizeson, la pastron, malhonoris
la Atreido; tiu nome venis al la rapidaj ŝipoj de la aĥajoj
elaĉetonte la fizinon, kunpreninte senliman monsumon,
tenante en la manoj la kronojn de trafcerta Apolono
sur la ora sceptro, kaj li petegis ĉiujn aĥajojn, plej multe 15
tamen la du Atreidojn, la ordigantojn de la homamasoj:
«Ho Atreidoj kaj aliaj bonkrurŝirmilaj aĥajoj,
al vi volu doni la dioj, kiuj havas Olimpajn loĝejojn,
jen plene detrui la urbon de Priamo, jen bone hejmen atingi;
sed volu al mi redoni la infanon karan kaj akcepti la elaĉeton, 20
respektante la fiziĉon de Zeŭso, la trafcertan Apolonon.»
Tiam ja ĉiuj aliaj aĥajoj laŭde aprobis
kaj estimi la pastron kaj akcepti la netan elaĉeton;
sed al Atreido Agamemnono ne plaĉis ĝi en la animo,
male li (lin) malbele forsendis, donis fortan ordonon: 25
«Ne trovu vin, maljunulo, ĉe la kavaj ŝipoj mi,
nek nun restantan nek pli poste revenantan,
tiel ke ne helpus al vi la sceptro kaj la krono de la dio;
ne liberigos la inon mi; antaŭe ŝin la maljuneco aliros
en nia hejmo en Argoso, for de ŝia parentujo, 30
kiam ŝi prizorgados la teksilon kaj kunhavos mian liton;
sed foriru, ne min incitu, por ke vi pli sekure revenu!»
Tiel li parolis; sed ektimis la maljunulo kaj obeis la ordonon;
li ekpaŝis silente laŭ la bordo de la multmuĝa maro;
tiam, irinte multe for, preĝis la maljunulo 35
al Apolono, la mastro, kiun naskis la belhara Leto:
«Ekaŭskultu min, arĝentarkulo, kiu Krizeon ŝirme ĉirkaŭas
kaj la didediĉitan Killon, kaj kun forto regas Tenedon,
ho Sminteo, se iam por vi mi plaĉan templon finkonstruis,
aŭ se iam por vi grasajn femuraĵojn de boviĉoj kaj kaproj
mi forbrulis, tiam por mi plenumu la deziron: 40
punpagu la danaidoj por miaj larmoj per viaj sagoj!»
Tiel li parolis preĝante; sed lin aŭskultis Febo Apolono;
li depaŝis de la pintoj de Olimpo kolerante je la koro,
havante la arkon sur la ŝultroj kaj la ĉirkaŭfermitan sagujon: 45
Kaj tintis la sagoj sur la ŝultroj de la koleranto,
kiam li mem moviĝis; sed li iris similante al la nokto;
tiam li eksidis distance de la ŝipoj, poste li sagon sendis:
terura tinto estiĝis de la arĝenta arko;
la mulojn li unue atakis kaj la hundojn rapidajn, 50
sed poste li al tiuj mem la pafaĵon pintozan sendis
kaj trafis; kaj ĉiam la ŝtiparoj de la mortintoj brulis dense.
Naŭ tagojn do kontraŭ la armeo rapidis la pafaĵoj de la dio,
sed la dekan (tagon) al konsilado kunvokis la homojn Aĥilo;
ĉar al li (ĝin) sur la menson metis la dio blankbraka Hero; 55
ŝi afliktiĝis pro la danaidoj, kiam ilin morti ŝi vidis;
kiam ili do kunvenis kaj samkunvenanoj estiĝis,
inter ili elpaŝis kaj parolis rapidpieda Aĥilo:
«Atreido, mi opinias, ke nun ni repuŝintoj devas
denove hejmeniĝi, se ni la morton eskapu, 60
kiam ja same kaj la milito kaj la pesto subigas la aĥajojn.
Sed ek, ni demandu do iun profeton aŭ pastron,
aŭ ankaŭ sonĝinterpretiston – ja ankaŭ sonĝo de Zeŭso estas –,
kiu povus diri, kial tiom koleriĝis Febo Apolono,
ĉu li ja plendas pri preĝo aŭ hekatombo, 65
ĉu eble la grasovaporon de ŝafoj kaj kaproj senmankaj
li volas, akceptonte nin de la pereo defendi.»
Tiu vere tiel parolinte tiam eksidis; inter ili ekstaris
Kalĥaso la Testorido, la vere plej bona de la aŭguristoj,
kiu sciis kaj la estantaĵojn kaj la estontaĵojn kaj la estintaĵojn, 70
kaj kiu kondukis la ŝipojn de la aĥajoj al Ilio enen,
per sia vizia arto, kiun donis al li Febo Apolono;
tiu prudenta inter ili estis en la kunveno kaj ekparolis:
«Ho Aĥilo, kara al Zeŭso, vi admonis min klarigi
la koleron de Apolono, la trafcerta mastro; 75
tial diros al vi mi; sed vi interkonsentu kaj ĵuru al mi
ja al mi sincere per vortoj kaj manoj helpi;
ĉar mi fakte pensas kolerigi homon, kiu forte regas
ĉiujn argivojn kaj kiun obeas la aĥajoj;
ĉar pli forta estas rejĝiĉo, kiam li koleras pri homo malpli forta; 80
eĉ se li ja la galon en la sama tago ankoraŭ digestas,
tamen ankaŭ poste li havas rankoron, ĝis li finos,
en sia brusto; do diru vi, ĉu vi min ŝirmos.»
Tiun nun alterne alparolis rapidpieda Aĥilo:
«Ekkuraĝu tute kaj diru la profetaĵon, kiun vi scias; 85
ĉar je Apolono, fiziĉo de Zeŭso, al kiu ankaŭ vi, Kalĥaso,
preĝas kaj al la danaidoj la profetaĵojn malkovras,
neniu, dum mi vivos kaj sur la tero rigardos,
al vi ĉe la kavaj ŝipoj la pezajn manojn surmetu
de ĉiuj danaidoj, eĉ se vi Agamemnonon diros,
kiu nun la senkonteste plej bona de la aĥajoj esti sin gloras.» 90
Kaj tiam do ekkuraĝis kaj parolis la profeto senriproĉa:
«Ne ja tiu plendas pri preĝo aŭ hekatombo,
sed pro la pastro, kiun malhonoris Agamemnono,
kiam li ne elaĉetigis la fizinon kaj ne akceptis la elaĉeton; 95
pro tio ja la dolorojn donis la trafcertulo kaj plu donos,
kaj li ne pli frue de la danaidoj la hontigan pereon forigos,
antaŭ ol al la kara parentiĉo ni redonos la belokulan kidinon
senvende, senelaĉete, kaj faros sanktan hekatombon
por Krizeo; tiam eble lin ni mildigos kaj persvados.» 100
Tiu vere tiel parolinte tiam eksidis; inter ili ekstaris
la heroo, la Atreido, larĝe reganta Agamemnono,
afliktite; per emocio la menso tenebra tre
pleniĝis, kaj liaj okuloj al fajro lumanta similis;
Kalĥason unue malafable rigardante li alparolis: 105
«Profeto de malbonaĵoj, neniam al mi vi agrablaĵon diris;
ĉiam al vi malbonaĵojn ŝajnas plaĉe profeti,
sed iun taŭgan vorton neniam vi diras nek plenumis;
kaj nun inter la danaidoj vi profetante asertas,
ke do pro tio al ili la trafcertulo dolorojn pretigas, 110
ĉar mi la brilan elaĉeton de la kidino Krizeido
ne volis preni, krome mi tre deziras tiun
hejme havi; kaj ja al Klitemnestro, la junaĝe eŝigita kunulo,
mi preferas (ŝin), ĉar ŝi ne estas malpli bona ol tiu,
rilate nek la korpon nek la talenton nek la menson nek iel la faraĵojn. 115
Sed ankaŭ tiel mi volas doni ree, se tio pli bonas;
deziras mi, ke la homoj sanaj estu anstataŭ perei;
sed al mi premion tuj havigu, por ke mi ne sola
el la argivoj sendonaca estu, ĉar ne decus;
ĉar vidas vi ĉiuj, ke mia premio iras aliloken.» 120
Al tiu respondis tiam rapidpieda, brila Aĥilo:
«Atreido plej majesta, plej ricevema de ĉiuj,
kiel ja al vi donos premion la kuraĝaj aĥajoj?
Nenion ni scias, ke ie kuŝas komunaĵoj multaj –
sed kion ni ja de la urboj elrabis, tio estas dividita, 125
sed al la homoj ne decus rekolektinte tion alporti.
Sed nun vi tiun inon al la dio forsendu; niavice ni aĥajoj
trioble kaj kvaroble pagos, se iam Zeŭso
donos la urbon bonmuran Trojo malplenigi.»
Tiun respondante alparolis la reganto Agamemnono: 130
«Vi, kvankam vi estas vere brava, disimila Aĥilo, ne
trompu min en la menso, ĉar vi nek superruzos nek persvados min.
Ĉu vi ja volas, ke, dum vi mem havas vian premion, mi miavice
vane sidu malhavante, kaj admonas min ŝin redoni?
Sed se ja donos la premion la kuraĝaj aĥajoj 135
konveniginte laŭ (mia) sento, ke ĝi samvalora estu;
sed se ili ne donos, eble prenos ĝin mi mem,
ĉu vian, ĉu de Ajakso, ĉu de Odiseo la premion
mi venos, prenos, kondukos; kaj tiu koleros, kiun mi atingos.
Sed vere, tiujn aĵojn ni konsideros ankoraŭ denove, 140
sed nun ek, ŝipon nigran ni tiru al la maro grandioza,
en ĝi ni remistojn diligentajn kolektu, kaj en ĝin hekatombon
ni metu, kaj ŝin mem, belvangan Krizeidon ni
enŝipigu; sed iu konsilanto gvidanto estu,
ĉu Ajakso, ĉu Idomeneo, ĉu brila Odiseo 145
aŭ vi, Peleido, plej timinda de ĉiuj adoltiĉoj,
ĝis por ni la teleagulon vi mildigos oferojn farinte.»
Tiun tiam tenebre rigardante alparolis rapidpieda Aĥilo:
«Ho ve, per impertinento provizita insidulo,
kiel iu de la aĥajoj volonte viajn ordonojn sekvu 150
aŭ vojon suriri aŭ kontraŭ adoltiĉoj per forto batali?
Rilate min, mi ja ne pro la trojanoj batalemaj venis
ĉi tien batalonte, ĉar neniom je mi kulpaj ili estas;
ja neniam miajn bovojn ili pelis nek ja la ĉevalojn,
nek iam en la fekunda Ftio, kiu nutras la homojn, 155
frukton ili damaĝis, ĉar efektive tre multaj aferoj intere estas,
kaj montoj ombrozaj kaj la maro muĝanta;
sed vin, ho senhontulo, ni kune sekvis, por ke ĝoju vi,
venĝon havigante al Menelao kaj al vi hundokululo
kontraŭ la trojanoj; pri tio vi neniel zorgas nek ilin konsideras; 160
kaj nun mian premion forpreni por vi mem vi minacas,
pro kiu mi multe suferis, kaj (kiun) donis al mi la fiziĉoj de la aĥajoj.
Neniam mi ja havas premion egalan al via, kiam ajn la aĥajoj
elrabis bone prikonstruitan urbon de la trojanoj;
sed ja la plimulton de la multbata milito 165
miaj manoj prizorgis; sed kiam la disdividon oni atingas,
por vi estas la premio multe pli granda, mi ion kaj malgrandan kaj karan
havante venas al la ŝipoj, post kiam mi laciĝis militante.
Sed nun mi iros al Ftio, ĉar fakte multe pli utile estas
hejmen iri kun la ŝipoj kurbaj, kaj mi ne pensas, 170
ke ĉi tie mi sen honorado estos por amasigi havaĵon kaj riĉaĵon.»
Al tiu respondis tiam la mastro de la adoltiĉoj Agamemnono:
«Fuĝu do, se via animo (tion) aspiras, ja ne mi vin
petas resti pro mi; ĉe mi estas ankaŭ aliaj,
kiuj min honoros, pleje ja konsilanto Zeŭso. 175
Plej malamata ja al mi vi estas de la rejĝoj nutrataj de Zeŭso;
ĉar ĉiam al vi karas kaj kverelo kaj militoj kaj bataloj;
se vi estas tre forta, verŝajne dio al vi tion estas doninta;
hejmen irante kaj kun viaj ŝipoj kaj viaj kunuloj
la mirmidonojn regu, pri vi ja ne havas zorgojn mi, 180
nek atentas vin koleranton; sed mi minacas vin tiel:
Kiel de mi forprenos Krizeidon Febo Apolono,
ŝin ja mi mem kun ŝipo mia kaj miaj kunuloj
sendos, sed mi konduku belvangan Brizeidon,
vian honoran donacon, mem irante al la tendo, ĝis vi bone scios 185
kiom pli bona mi estas ol vi, kaj do iu alia timos
diri esti egala al mi kaj sin egaligi antaŭ mi.»
Tiel li diris; sed ĉe la Peleido aflikto estiĝis, sed lia animo
en la brusto haroza disdividite meditis,
ĉu li eltiru la glavon akran ĉe la femuro 190
kaj ilin dispelu kaj la Atreidon mortigu,
ĉu la koleron li haltigu kaj mildigu la animon.
Dum li tion pripensis laŭ la menso kaj laŭ la animo,
li estis tiranta el la ingo sian grandan glavon, sed venis Ateno
de la ĉielo; ĉar elsendis (ŝin) la dio blankbraka Hero, 195
ambaŭ (ulojn) same en sia menso amante kaj prizorgante;
ŝi ekstaris malantaŭe, prenis je la blondaj haroj la Peleidon,
al li sola aperante; sed de la aliaj neniu vidis;
ekmiris Aĥilo, turniĝis, tuj rekonis
Palason Atenon; du timigaj okuloj al li brilis; 200
kaj ŝin alparolante li la flugilozajn vortojn diris:
«Kial nun vi, fizo de egidporta Zeŭso estas veninta?
Ĉu por vidi la orgojlon de Agamemnono, la Atreido?
sed mi malkaŝos al vi, kiel tio finiĝos miaopinie:
pro sia trofiero baldaŭ la animon li devus perdi.» 205
Tiun siavice alparolis la dio bluokula Ateno:
«Mi venis por haltigi vian fervoron, se vi obeos,
de la ĉielo; sed elsendis min la dio blankbraka Hero
ambaŭ (vin) same en sia menso amante kaj prizorgante;
sed ek, lasu la kverelon, kaj ne tiru la glavon mane; 210
sed vere per vortoj ja riproĉu, kiel ajn estos;
tiel mi malkaŝos, kaj tio estos plenumita:
Por vi iam estos trioble tiom da netaj donacoj
pro tiu orgojlo; sed vi detenu vin kaj obeuu nin.»
Tiun respondante alparolis rapidpieda Aĥilo· 215
«Necesas ja, ke la vorton de vi du, ho diino, obeu
ankaŭ homo tre koleriĝinta en la animo; ĉar tiel estas pli bone;
kiu vere al la dioj obeadis, tiun ili ankaŭ aŭskultadis.»
Li diris kaj sur la arĝenta prenilo lasis la manon pezan,
ree en la ingon li ŝovis la grandan glavon, kaj ne malobeis 220
la diraĵon de Ateno; sed ŝi al Olimpo reiris
al la palaco de egidporta Zeŭso inter la aliajn diaĵojn.
Sed la Peleido denove per malmoderaj vortoj
la Atreidon alparolis, kaj entute ne lasis la koleron:
«Vinpezulo, kiu havas la okulojn de hundo, sed la koron de cervo, 225
neniam por la milito kune kun la popolo vin armi
nek embuskon fari kun la herooj de la aĥajoj
vi estas kuraĝinta anime· ĉar tio al vi pereo ŝajnas esti.
Ja multe pli oportune estas en la tendaro larĝa de la aĥajoj
la donacojn forpreni de kiu ajn kontraŭ vi parolas; 230
popolvoranta rejĝiĉo, ĉar senvalorulojn vi regas;
fakte, ho Atreido, nun vi lastan fojon fiagus.
Sed mi malkaŝos al vi kaj grandan ĵuron ĵuras:
je ĉi tiu bastono, kiu neniam plu foliojn kaj burĝonojn
kreskigos, de kiam ĝi unue estas lasinta sian stumpon en la montoj, 235
nek refloros, ĉar ĉirkaŭe la bronzo ĝin senigis
je folioj kaj ŝelo; nun siavice ĝin la fiziĉoj de la aĥajoj
en la manoj tenas, estante juĝistoj, kaj kiuj la leĝojn
de Zeŭso administras; tiu estas por vi mia granda ĵuro:
Iam ja la bezono je Aĥilo atingos la fiziĉojn de la aĥajoj 240
ĉiujn; sed tiam vi neniel povos, kiel ajn kolerante,
utili, kiam multaj pro Hektoro, la mortiganto de adoltiĉoj,
mortantaj falos; sed vi ene la animon gratos,
kolerante, ke vi la plej bonan ulon de la aĥajoj neniel honoris.»
Tiel diris la Peleido, sed poste li sur la teron ĵetis la bastonon 245
traboritan per oraj najloj, kaj li mem eksidis.
Sed la Atreido de la alia flanko plu koleris; sed inter ili Nestoro
la dolĉvoĉa leviĝis, la klare aŭdebla parolisto de la Pilosanoj,
de kies lango fluadis parolo pli dolĉa ol mielo;
al li jam du generacioj de mortivaj homoj 250
forpasis, kiuj antaŭe kun li nutriĝis kaj naskiĝis
en la sankta Piloso; inter la tria li regis;
tiu prudenta inter ili elpaŝis en la kunveno kaj ekparolis:
«Ho ve, ja granda aflikto la Aĥajan landon atingas:
Ja ekĝojus Priamo kaj la Primaj infanoj, 255
kaj la aliaj trojanoj multe ĝojus en la animo
se ili vin du pri ĉi ĉio kvereli ekscius,
kiuj vi estas superaj jen rilate konsilon, jen rilate batalon.
sed obeu – ambaŭ vi ja estas pli junaj ol mi:
ĉar jam iam mi al vere pli bravaj adoltiĉoj 260
ol vi rilatis, kaj neniam min tiuj malhonoris.
Ĉar tiajn adoltiĉojn mi ne plu vidis nek vidos,
kiaj kaj Pejritoo kaj Drianto, la paŝtisto de la homamasoj,
kaj Kajneo kaj Ekzadio kaj la diegala Polifemo,
kaj Tezeo la Egeido, komparebla al senmortuloj; 265
plej potencaj ja tiuj el la homoj sur la tero kreskis;
plej potencaj ili estis kaj ili batalis kontraŭ la plej potencaj
monstroj en la montaro kaj (ilin) terure pereigis.
Kaj kun tiuj interrilatis mi, el Piloso venante
de malproksime el dista lando; ĉar estis vokintaj ili mem; 270
kaj batalis memstare mi; kun tiuj neniu
el tiuj, kiuj nun estas mortivaj surteruloj, batalus;
kaj ja miajn konsilojn ili aŭskultis kaj obeis la diron;
sed obeu ankaŭ vi, ĉar obei estas pli bone:
Nek vi de tiu, ĉar vi estas brava, forprenu por vi la kidinon, 275
sed lasu, kiel al li unue donis la honoran donacon la fiziĉoj de la aĥajoj,
nek vi, Peleido, volu kvereli kontraŭ rejĝiĉo,
ĉar neniel la saman parton de honoro havas
sceptrohava rejĝiĉo, al kiu Zeŭso estas gloron doninta.
Eĉ se vi estas pli forta, kaj diino parentino vin naskis, 280
tamen li estas pli potenca, ĉar pli multajn li regas.
Atreido, vi haltigu vian fervoron; efektive mi mem
petas la koleron kontraŭ Aĥilo lasi, kiu por ĉiuj aĥajoj
estas granda remparo kontraŭ la milito malbona.»
Tiun nun alterne alparolis la reganto Agamemnono:  285
«Certe do ĉi ĉion, maljunulo, laǔdece vi diris;
sed ĉi tiu adoltiĉo volas ĉiujn aliajn superi,
ĉiujn ja mastri li volas, kaj ĉiujn regi,
kaj al ĉiuj ordoni, kion ne obei mi pensas;
se ja lin batalema faris la dioj ĉiam estantaj, 290
ĉu tial al li ili permesas riproĉojn eldiri?»
Tiun tiam interrompante respondis brila Aĥilo:
«Certe kaj malkuraĝa kaj senvalora mi nomiĝus,
se mi do al vi en ĉiu afero cedus, kiun ajn vi dirus;
al aliaj do tion ordonu, sed ne al mi 295
diktu; ĉar mi ne pensas vin pli longe obei.
Ion alian al vi mi diros, vi alprenu ĝin en via koro:
Per miaj manoj ja ne batalos mi pro la kidino,
nek kontraŭ vi nek kontraŭ iu alia, ĉar de mi vi por vi forprenos doninte;
sed de la aliaj aĵoj, kiuj estas miaj ĉe la rapida ŝipo nigra 300
nenion vi portos preninte kontraŭ mia volo;
sed ek, nur provu, por ke sciu ankaŭ ĉi tiuj:
Tuj via sango nigra fluos ĉirkaŭ la lanco.»
Kiam la du batalintoj per malamikaj vortoj
ekstaris, oni dissolvis la konsilon ĉe la ŝipoj de la aĥajoj; 305
la Peleido unuflanke al siaj kabanoj kaj ŝipoj konstantaj
iris kun la Menoitiido kaj siaj kunuloj;
la Atreido aliflanke tiam ŝipon rapidan al la maro tiris,
por ĝi dudek remistojn elektis, en ĝin hekatombon
irigis por la dio, kaj forsendis Krizeidon belvangan 310
kondukante; enŝipiĝis kiel gvidanto inventema Odiseo.
Ili tiam ekveturinte surveturis la humidajn padojn,
sed la homamasojn la Atreido sin purigi lasis;
kaj tiuj purigis sin kaj en la maron la malpuraĵon ĵetis,
kaj ili faris por Apolono senpekajn hekatombojn 315
de boviĉoj kaj kaproj ĉe la bordo de la maro ondadanta;
kaj la grasvaporo la ĉielon atingis volviĝante ĉirkaŭ la fumo.
Tiel ili do klopodis tra la tendaro, sed Agamemnono ne
lasis la kverelon, per kiu li unue minacis al Aĥilo,
sed li kaj Taltibion kaj Eŭribaton alparolis, 320
kiuj estis liaj heroldoj kaj rapidaj servistoj:
«Iru al la kabano de la Peleido Aĥilo;
ĉemane prenu kaj alkonduku Brizeidon belvangan!
Kaj se li ne donos, prenos ja mem mi
veninte kun plimulto; tio por li ankaŭ pli malbona estas.» 325
Tiel parolinte li elsendis (ilin), fortan ordonon donante;
ili du nevole iris ĉe la bordo de la maro ondadanta,
kaj la kabanojn kaj ŝipojn de la mirmidonoj atingis,
kaj lin ili trovis ĉe la kabano kaj la ŝipo nigra
sidanta; ilin du tiam ekvidinte ne ekĝojis Aĥilo. 330
Kaj ili du ektiminte kaj hontante antaŭ la rejĝiĉo
staris, ili lin nek alparolis nek demandis;
siavice li komprenis en la koro kaj elbuŝigis:
«Saluton, heroldoj, mesaĝistoj de Zeŭso kaj de la homoj,
proksimiĝu; nenion al mi ŝuldas vi, sed Agamemnono, 335
kiuj vin du elsendis pro la kidino Brizeido.
Sed ek, zeŭsdevena Patroklo, elkonduku la kidinon
kaj donu al ili du por konduki; sed ili du mem estu atestantoj
antaŭ la dioj beataj kaj antaŭ la mortivaj homoj
kaj antaŭ la rejĝiĉo senhonta, se iam denove 340
bezono je mi estiĝos malhonoran pereon malhelpi
por la aliaj; fakte li per pereiga sento furiozas,
kaj neniel scias pensi same antaŭe kaj poste,
ke ĉe la ŝipoj povus memfide batali liaj aĥajoj.»
Tiel li diris, kaj Patroklo obeis la karan kunulon 345
kaj el la kabano kondukis Brizeidon belvangan,
kaj donis por konduki; kaj ili du reiris al la ŝipoj de la aĥajoj;
sed la adoltino kontraŭvole kun ili iris; siavice Aĥilo
ekplorinte tuj eksidis, de la kunuloj foriĝinte,
sur la bordo de la maro griza, rigardante sur la senfinan maron;  350
multe al la parentino kara li preĝis la manojn etendinte:
«Parentino, ĉar vi naskis min, nur mallongtempe ekzistantan,
per honoro ja min ŝuldis la Olimpiulo dekori,
alte tondranta Zeŭso; sed nun min eĉ ne iomete li honoris;
vere min la Atreido, la larĝe reganta Agamemnono 355
malhonoris: prenis kaj mem havas la honoran donacon la rabinto.»
Tiel li diris larmon verŝante, sed lin aŭskultis la mastro parentino
sidanta en la profundoj de la maro apudo la parentiĉo maljuna;
rapide ŝi elvenis el la maro griza simile al nebulo,
kaj tiam ŝi eksidis antaŭ tiu, kiu larmon verŝis, 360
kaj mane lin ŝi karesis kaj vorton diris kaj diris lian nomon:
«Infano, kial vi ploras; kiu aflikto vian menson atingis?
elbuŝigu, ne kaŝu en la menso, por ke sciu ni ambaŭ.»
Al ŝi peze ĝemante respondis rapidpieda Aĥilo:
«Vi scias; kial do al vi ĉi ĉion scianta mi rakontas? 365
Ni ekvelis al Tebo, la sankto urbo de Eetiono,
ni kaj pereigis ĝin kaj forkondukis ĉi tien ĉion;
kaj tion ja bone dividis inter si la fiziĉoj de la aĥajoj,
kaj oni elektis por la Atreido Krizeidon belvangan.
Krizeso, la pastro de trafcerta Apolono, tiam 370
venis al la rapidaj ŝipoj de la aĥajoj erce blenditaj
elaĉetonte la fizinon, kunpreninte senliman monsumon,
tenante en la manoj la kronojn de trafcerta Apolono
sur la ora sceptro, kaj li petegis ĉiujn aĥajojn, plej multe
tamen la du Atreidojn, la ordigantojn de la homamasoj. 375
Tiam ja ĉiuj aliaj aĥajoj laŭde aprobis
kaj estimi la pastron kaj akcepti la netan elaĉeton;
sed al la Atreido Agamemnono ne plaĉis ĝi en la animo,
male li (lin) malbele forsendis, donis fortan ordonon;
Kolerante do la maljunulo denove ekiris; sed Apolono lin, 380
kiam tiu preĝis, aŭskultis, ĉar tiu al li tre kara estis,
kaj li sendis kontraŭ la argivoj la malbonan pafaĵon; nun la homamasoj
mortis rapide, surrapidis la pafaĵoj de la dio
ĉiuj sur la tendaron larĝan de la aĥajoj; kaj al ni profeto
bone scianta diris la profetaĵojn de la Trafcertulo. 385
Tiam mi kiel unua alvokis repacigi la dion,
sed la Atreidon tiam kolero kaptis, tuj li ekstaris kaj
minace diris aferon, kio nun plenumita estas:
ĉar tiun inon per ŝipo rapida la belokulaj aĥajoj
al Krizeo sendas, kaj kondukas donacon por la mastro; 390
sed ĵus el la kabano venis la heroldoj forkonduki
la kidinon Brizeido, kiun al mi donis la fiziĉoj de la aĥajoj.
Sed vi, se vi kapablas, ja ŝirmu la infanon propran;
iru al Olimpo kaj Zeŭson petegu, se iam do vi
aŭ vorte ĝojigis la koron de Zeŭso aŭ ankaŭ fare. 395
Ĉar ofte vin en la ĉambraro de la parentiĉo mi aŭdis
vin glori, ke vi diris, ke vi al la nigranuba Kronido
kiel ununura inter la senmortuloj malhonoran pereon malhelpis,
kiam lin kateni la aliaj olimpanoj volis,
ankaŭ Hero kaj Pozidono kaj Palaso Ateno; 400
sed venis vi, diino, kaj tiun solvis de la katenoj,
rapide vokinte la centmanulon al alta Olimpo,
kiun Briareo nomas la dioj, sed ĉiuj homoj
Egeon – li ja siavice rilate forton ol sia parentiĉo pli bonas –
li do apud la Kronido eksidis pro gloro ĝojoza; 405
kaj lin ektimetis la beataj dioj kaj ne plu ligis.
Tiujn aferojn al li memorigu, eksidu apude kaj ekprenu la genuojn,
por ke eble li volu iel al la trojanoj helpi,
por enfermi tiujn aĥajojn ĉirkaŭ la poboj kaj ĉe la maro,
la mortigatojn, por ke ĉiuj damaĝiĝu pro la rejĝiĉo, 410
kaj eksciu ankaŭ la Atreido, larĝe reganta Agamemnono,
sian punon, ke li la plej bonan ulon de la aĥajoj neniel honoris.»
Al li respondis tiam Tetiso larmon elverŝante:
«Ho, mia fizo, kial mi do vin kreskigis terure naskinte?
Se vi devus nur ĉe la ŝipoj senlarme kaj sendanĝere 415
sidi, ĉar ja via sorto estas mallongdaŭra, vere tre mallongtempa;
sed nun  samtempe rapidmorta kaj mizera super ĉiuj vi
fariĝis; tial vin al malbona sorto mi naskis en la ĉambraro.
Dironte ĉi tiun vorton vian al fulmoĝua Zeŭso
mi mem iros al Olimpo neĝoza, por ke li persvadiĝu. 420
Sed vi nun sidante apud la ŝipoj rapide veturantaj
koleru kontraŭ la aĥajoj, kaj de la milito forrestu komplete.
Ĉar Zeŭso por festeno kun la senriproĉaj etiopoj
al Oceano hieraŭ iris, kaj kune sekvis ĉiuj dioj;
sed ja en la dekdua (tago) denove li ascendos al Olimpo, 425
kaj tiam sekve mi iros al la bronzosojla domo de Zeŭso,
kaj liajn genuojn mi brakumos kaj lin persvadi intencas.»
Tiam tiel parolinte ŝi foriris, lin ŝi postlasis, dum li
ankoraŭ koleris en la sento pro la belzona adoltino,
kiun oni perforte kontraŭ lia volo rabis; dume Odiseo 430
al Krizeo alvenis alportante la sanktan hekatombon.
Post kiam ili en la haveno tre profunda alvenis,
la velon ili malhisis kaj demetis en la ŝipo nigra,
la maston en la mastingon ili delasis per la jardoŝnuroj,
facilmove, kaj ĝin al la ankrejo pluremis per remiloj. 435
Ili la ankroŝtonojn elĵetis, la poboŝnurojn alligis;
kaj ili mem elŝipiĝis ĉe la ĉebordaj ondoj de la maro,
ili elŝipigis la hekatombon por trafcerta Apolono;
kaj el la ŝipo marvetura paŝis Krizeido.
Ŝin tiam al la altaro kondukante inventema Odiseo 440
al la parentiĉo kara en la manon metis kaj lin alparolis:
«Ho Krizeso, elsendis min la mastro de la adoltiĉoj Agamemnono
kaj por konduki la infanon al vi, kaj al Apolono sanktan hekatombon
oferi favore la danaidojn, ĝis ni mildigos la mastron,
kiu nun al la argivoj ĝemigajn mizerojn estas alsendinta.» 445
Tiel parolinte en la manon li metis, sed tiu akceptis ĝoje
la infanon karan; sed ili rapide por la dio la sanktan hekatombon
sinsekve starigis ĉirkaŭ la bone konstruita altaro,
tiam ili lavis la manojn kaj hordeerojn prenis.
Sed por ili Krizeso laŭte preĝis la manojn levinte: 450
«Ekaŭskultu min, arĝentarkulo, kiu Krizeon ŝirme ĉirkaŭas
kaj la didediĉitan Killon, kaj kun forto regas Tenedon:
Kiel vi do iam antaŭe min preĝantan ekaŭskultis,
kaj honoris min, sed multe punbatis la aĥajojn:
tuj ankaŭ nun al mi plenumu tiun deziron: 455
Tuj nun la danaidojn de la malhonora pereo defendu.»
Tiel li parolis preĝante; sed lin ekaŭskultis Febo Apolono.
Post kiam siavice ili preantanis kaj la hordeerojn disĵetis,
ili unue retiris (la kolon de la oferbestoj) kaj buĉis kaj senhaŭtigis,
la femurojn ili eltranĉis kaj plene per graso kovris 460
dufoje teginte, kaj sur ilin surmetis krudan viandon.
Bruligis (ilin) sur la ŝtiparo la maljunulo, kaj brilantan vinon
surfluigis; la junuloj apud li tenis la kvindentajn forkojn en la manoj..
Sed post kiam la femuroj estis forbruligitaj kaj ili la tripon konsumis,
tiam ili dispecigis la aliajn partojn kaj sur la rostostangojn surmetis, 465
kaj rostis zorge, kaj detiris ĉiujn (pecojn de la stangoj).
Tiam, post kiam ili finis la laboron kaj pretigis la festenon,
ili festenis, kaj al neniu animo mankis parto egala.
Tiam, kiam ili la deziron de trinkado kaj manĝado de si forlevis,
la kidiĉoj la pokalojn ĝisrande plenigis per trinkaĵo, 470
kaj disdonis al ĉiuj, unue verŝinte rituale en la trinkujojn;
kaj la tutan tagon himne la dion mildigadis,
la belan laŭdkanton kantante, tiuj kidiĉoj de la aĥajoj,
himne laŭdante la teleagulon; kaj tiu mense ĝojis aŭskultante.
Sed post kiam la suno subiris kaj malhelo alvenis, 475
tiam ili do enlitiĝis apud la poboŝnuroj de la ŝipo;
kiam aperis matennaskita rozfingra Eoso,
tiam ili ekvelis al la tendaro larĝa de la aĥajoj;
kaj al ili favoran venton sendis teleaganta Apolono;
kaj ili la maston starigis kaj la velojn blankajn hisis, 480
kaj la vento ŝveligis la mezon de la velo, la ondo purpura
laŭte eksonis ĉirkaŭ la kilo de la ŝipo veturanta;
kaj tiu iris trans la ondon rapidante sian vojon.
Tiam, kiam ili do atingis la tendaron larĝan de la aĥajoj,
la ŝipon nigran ili sur la bordon tiris 485
supre sur la strandon, sub ĝin la trabojn longajn ili metis;
kaj ili mem disiris inter la tendojn kaj ŝipojn.
Li siavice koleris, sidante apud la ŝipoj rapide veturantaj,
la zeŭsdevena fiziĉo de Peleo, rapidpieda Aĥilo·
Neniam ajn li iradis en la konsilon honirigantan la adoltiĉojn, 490
nek iam ajn en la militon, sed li pereigadis la propran koron
surloke restante, sed li deziradis kaj batalkriojn kaj militon.
Sed post kiam la dekdua mateno post tio estiĝis,
tiam do al Olimpo iris la dioj eterne ekzistantaj,
ĉiuj kune, sed Zeŭso gvidis; kaj Tetiso ne forgesis la komision 495
de sia infano, sed ŝi elmergiĝis tra la ondo el la maro.
Frumatene ŝi ascendis al la granda ĉielo kaj Olimpo.
Kaj ŝi trovis la vastevidan Kronidon sidanta for de la aliaj
sur la plej alta pinto de multkresta Olimpo;
kaj ŝi tiam apud li eksidis, kaj ektenis la genuojn 500
maldekstramane, sed dekstramane ŝi sub la mentono prenis
kaj petegante alparolis mastron Zeŭson, la Kronidon:
«Parento Zeŭso, se iam do mi vin inter la senmortuloj utilis
aŭ vorte aŭ fare, tiam al mi plenumu tiun deziron:
honoru mian fiziĉon, kiu la plej rapidmorta el ĉiuj aliaj 505
iĝis; sed lin nun ja mastro de la adoltiĉoj Agamemnono
malhonoris: prenis kaj mem havas la honoran donacon la rabinto.
Sed vi ja lin honoru, olimpano, konsilanto Zeŭso;
tiel longe sur la trojanojn metu superecon, ĝis la aĥajoj
mian fiziĉon honoros kaj altigos lin je honoro.» 510
Tiel ŝi diris; al ŝi neniom respondis nubkolektanto·Zeŭso,
sed silente longe sidis; sed kiel Tetiso ektenis la genuojn,
tiel ŝi plutenis proksimiĝinte, kaj redemandis duan fojon:
«Sincere do al mi koncedu kaj kapjesu,
aŭ malakceptu, ĉar por vi ne estas timige, por ke mi bone vidu 515
kiom mi inter ĉiuj la plej malhonorata dio estas.»
Ŝin tre koleriĝinte alparolis nubkolektanto·Zeŭso:
«Vere do pereigaj taskoj, ĉar min malamiki vi instigas
kontraŭ Hero, kiam min ŝi incitos per skoldaj vortoj;
ŝi ja ĉiuokaze min ĉiam inter la senmortaj dioj 520
mallaŭdas kaj asertas, ke mi en batalo la trojanojn subtenas.
Sed vi nun ja denove iru hejmen, por ke ne eksciu
Hero; kaj mi zorgos pri ĉi ĉio, ĝis mi plenumos;
ek do, mi al vi kape konfirmu, por ke vi konvinkiĝu;
ĉar tio ja miaflanke estas inter la senmortuloj la plej granda 525
konfirmo; ĉar fare de mi ne estas revokebla nek falsa
nek neplenumita, kion mi kape konfirmas.»
Diris kaj per malhelaj brovoj kapsignis la Kronido;
kaj la diaj franĝoj ambaŭflanke ondis laŭ la kapo
de la mastro senmorta; kaj tremigis li grandan Olimpon. 530
Tiel konsiliĝinte ili disiris; ŝi unuflanke tiam
en la maron profundan saltis de brilanta Olimpo,
Zeŭso aliflanke al sia palaco; kaj ĉiuj dioj kune ekstaris
el la sidiloj kontraŭ sian parentiĉon; neniu aŭdacis
atendi la alvenanton, sed kontraŭe ekstaris ĉiuj. 535
Tiel li tiam do eksidis sur la trono; sed lin Hero ne
preteratentis vidinte, ke kun li interkonsiliĝis
arĝentpieda Tetiso, la fizino de la mara maljunulo.
Tuj pikmoke al Kronido Zeŭso ŝi diris:
«Kiu de la dioj do denove kun vi, ruzulo, interkonsiliĝis? 540
Ĉiam estas al vi plaĉe, de mi forirante (kaj)
kaŝaĵojn pripensante juĝi; kaj neniel al mi
sincere vi kuraĝis diri la aferon, pri kiu vi meditis.»
Al ŝi respondis tiam la parentiĉo kaj de homoj kaj de dioj:
«Hero, ne esperu aldone ĉiujn miajn vortojn 545
ekscii; penigaj al vi ili estos, eĉ se vi estas eŝo.
Sed kiun (vorton) aŭdi estas konvene, tiun tiam neniu (alia),
nek de la dioj nek de la homoj, antaŭe eksciu.
Sed pri kiu (vorto) mi for de la dioj deziras mediti
vi neniel ĉi ĉion eldemandu nek esploru» 550
Al tiu respondis tiam la bovokula mastrino Hero:
«Plej terura Kronido, kian vorton vi diris?
ververe pasintece vin mi estis nek demandinta nek esplorinta,
sed tute senĝene vi decidas ĉion, kion vi ekdeziris.
Sed nun mi sentas teruran timon en la menso, ke vin persvadis 555
arĝentpieda Tetiso, la fizino de la mara maljunulo;
ĉar frumatene ŝi apud vi eksidis kaj ektenis la genuojn;
mi pensas, ke vi al ŝi kape konfirmis vere, ke Aĥilon
vi honoros, sed pereigos multajn ĉe la ŝipoj de la aĥajoj.»
Tiun respondante alparolis la nubkolektanto·Zeŭso: 560
«Strangulo, ĉiam vi suspektas, kaj mi antaŭ vi ne kaŝiĝas;
fari ion vi tamen ne kapablos, sed (for) de la animo
al mi pli vi estos; tio por vi ankaŭ pli malbona estas.
Se tio estas tiel, ĝi al mi devas plaĉa esti;
sed silente eksidu, kaj obeu mian vorton, 565
ne ja defendus vin ĉiuj dioj, estas en Olimpo,
de mi proksimiĝanta, kiam mi al vi la nevenkeblajn manojn ellasus.»
Tiel li parolis, sed ektimis la bovokula mastrino Hero,
kaj do silente ŝi eksidis ŝanĝante sian koron;
kaj afliktiĝis tra la palaco de Zeŭso la dioj ĉielaj; 570
sed inter ili Hefesto, la fama metiisto, unua parolis
al sia parentino, blankkubuta Hero, komplezante:
«Vere do pereigaj taskoj, tio estas ne plu eltenebla,
si vi du ja pro mortemuloj kverelas tiel,
kaj inter la diojn tumulton pelas; nek estos ĝojo 575
de la deca festeno, ĉar la pli malbonaj aĵoj superas.
kaj al la parentino konsilas mi, kaj ŝi mem ja rimarkis,
al la parentiĉo nia Zeŭso komplezi, ke siavice ne
insultu la parentiĉo, kaj  al ni la festenon plene konfuzu.
Ĉar se volus la Olimpano fulmĵetanto [nin] 580
el la sidiloj puŝi? Ĉar li multe plej potenca estas.
Sed vi al li per vortoj mildaj vin turnu;
tiam tuj favora la Olimpano estos al ni.»
Tiel li tiam diris kaj salte ekstarinte la pokalon duansan
al sia parentino en la manon metis kaj ŝin alparolis: 585
«Toleru, mia parentino, kaj eltenu eĉ alflikite,
por ke vin kara estantan ja en la okuloj mi ne vidu
batatan, tiam neniom mi povos eĉ kolerante
utili; ĉar malfacila la Olimpano estas por kontraŭstari;
ĉar jam min ankaŭ alitempe por defendi alsturmantan 590
li ĵetis ĉe la piedo kaptinte de la sojlo dia,
la tutan tagon mi portiĝis, kune kun la suno malleviĝanta
mi sobfalis en Lemno, kaj malmulta ankoraŭ animo enestis;
tiam min falintan la sintiaj homoj tuj ekflegis.»
Tiel li diris, sed ekridetis la dio blankbraka Hero, 595
kaj ridetante de la infano ŝi prenis en la manon la pokalon;
Tiam tiu al ĉiuj aliaj dioj dekstren vinon
enverŝis, dolĉan nektaron el la kratero ĉerpante,
kaj neestingebla rido tiam leviĝis fare de la beataj dioj,
kiel ili vidis Hefeston tra la palaco klopodi. 600
Tiel tiam la tutan tagon en la sunon malleviĝantan
ili festenis, kaj al neniu animo mankis parto egala,
nek la liuto belega, kiun tenis Apolono,
nek la muzoj, kiuj kantis alternante per voĉo bela.
Sed kiam malleviĝis la brilanta lumo de la suno, 605
ili kuŝiĝonte iris hejmen, ĉiu el ili,
kie por ĉiu palacon famega kurbakrua
Hefesto faris per sperta menso;
kaj Zeŭso al sia lito iris, la Olimpano fulmĵetanto,
tie pasintece li ripozis, ĝis lin dolĉa dormo atingis; 610
tie li dormis suririnte, kaj apude ortrona Hero.