Kantoj

Tradukitaj kantoj

Porinfanaj kantoj

Leporet' en truo
(el la germana Häschen in der Grube)

Leporet' en truo dormas jam, dormas jam.
Ho, lepor', ĉu feblas vi, 
ke vi kuŝas sen pasi'?
Saltu nun, saltu nun!

 

Ĉapelo mia eĝas
(el la germana Mein Hut, der hat drei Ecken)

Ĉapelo mia eĝas, tri eĝojn havas ĝi. Se ĝi ne havus eĝojn, ĝi estus ne de mi.

 

Kukol' sur arbo sidis
(el la germana Auf einem Baum ein Kuckuck)

Kukol' sur arbo sidis, zim zala bim bam ba zala du zala dim, Kukol' - sur arbo sidis ĝi.
Ĉasisto juna venis, zim zala bim bam ba zala du zala dim, Ĉasisto juna venis jen.
Mortpafis li la birdon, zim zala bim bam ba zala du zala dim, Mortpafis li la birdon tuj.
Sed kiam pasis jaro, zim zala bim bam ba zala du zala dim, Sed kiam pasis unu jar',
La birdo ree kantis, zim zala bim bam ba zala du zala dim, La birdo ree kantis ja!

 

Dormu, infan'
(libera teksto kun la melodio de la germana Schlaf, Kindlein, schlaf)

Dormu, infan'. Vin gardu patra am'. Vin gardu amo de l' patrin', de noktkomenco ĝis al fin'. Dormu infan'.

 

Dummanĝiga kanto
(laŭ la melodio de la germana Alle Vögel sind schon da)

Manĝu, manĝu, kara ..., manĝu kaĉon tutan. Panjo faris ĝin por vi, mi manĝigas vin per ĝi. Manĝu, manĝu, kara ..., manĝu kaĉon tutan.

La birda geedziĝo
(el la germana Die Vogelhochzeit)

Du birdoj volas geedziĝi inter verdaj arboj.
(refreno post ĉiu verso: fiderala la, fiderala la, fiderala lala la)
Merlino estas fianĉin’, fianĉo estas turdo.
Skolopo, skolopo svatintas la duopon.
Sturnaro, sturnaro plektadas ŝiajn harojn.
Kukolo, falko, strigo kunfaras la muzikon.
Manĝaĵojn faras la paser’, ĝin poste restos nur paner’.
Noktuoj, noktuoj alportas por ŝi ŝuojn.
La pavo, la belega best’, ĝi zorgas pri l’ fianĉa vest’.
La pego, la pego ornamas per kronego.
La fringo, la fringo, alportas edziĝringon.
La gufo, la gufo, alportas por ŝi kufon.
La pigo, la pigo, ornamas per florligo.
La vigla subuteo kondukas al preĝejo.
Patrino ŝia, frugileg’, ŝin adiaŭas kun ploreg’.
La viranser’, la viranser’ nun geedzigas kun fier’.
Jen urogal’, jen urogal’, kantanto de la festĥoral’.
Kardelo, kardelo, kurbigas la muzelon.
La novedzino kaj la ral’ unuaj dancas en la bal’.
Upupo, upupo, entelerigas supon.
Anasoj, anasoj, jam surtabligis tasojn.
Otido, otido, pretigas jam la liton.
Merleto, merleto, kondukas al ĉambreto.
La aglo, la birdestro, nun kovras la fenestron.'
Virkoko manĝas lastan vermon, krie signas pordofermon.
Finiĝas la geedza fest’, revenos ĉiu al la nest’.
Estingas lumojn la vultur’, ekflugas ĉiuj kun plezur’.

 

Karlo kun kavatoro
(el la kanto Bodo mit dem Bagger de Mike Krüger; tradukita laŭ ties afabla persona permeso)

Mi freneziĝas pro tondro antaŭ mia dom’,
eltenas la bruon neniu hom’.
Ve, nudos de nun mia domicil’,
ĉar kolapsis ĵus mia latbaril’.

refreno:
Kiu fosas tre malfrue ĉe l’ granda tru’?
Estas Karl’ kun kavatoro, kiu fosas plu.
Kiu fosas tre malfrue ĉe l’ granda tru’?
Estas Karl’ kun kavatoro, kiu fosas plu.

Nun fosas sin Karlo tra la manĝvendej’,
Altflugas skatoloj, legomoj eĉ plej.
La estro kriegas: „Ho, kia bubaĉ’?“
Kaj Karlo respondas: „Estas plaĉ’ el kaĉ‘!“

(refreno)

Unu tagon ja Karlo venas al kunven’
„Ni fosu la sulkon“ estas ĝia tem’.
Surŝovelile knabin’ eksidis: „Ek, amu min!“
Jes, Karlo sen bluf’ rekte esprimas sin.

(refreno)

Atentu:
Fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa tru’
Nun ĉiuj:
Fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa tru’.

Se al vi mankas basen’, aŭ se tro grandas dom’,
vi voku nur Karlon, kaj li faros Bom!
Li fosas profunde, li fosas ĝin for,
kie Karlo fosas, foras ĉiu flor’.

(refreno)

Intertempe dekoras lin la Foso-orden’
Lin, ĉampionon, trafas ĉie bonven’.
Eĉ Usono mendis lin por kavatorad’,
jen, Karlo tutmonda fosist-kamarad‘ 

(refreno)

Estas Karl’ kun kavatoro, kiu fosas plu.
Jes, estas Karl’ kun kavatoro, kiu fosas plu.
Estas Karl’ kun kavatoro, kiu fosas plu. 

Sufiĉe da fosado!

 

Aliaj kantoj

Ne lasas sin maristo emocii
(el la germana furorkanto Das kann doch einen Seemann nicht erschüttern)

Perdiĝas al la ŝip‘ la vel‘,
Nin skuas uragan‘.
Ĉiele ne videblas stel‘,
Muĝegas ocean‘!
Rigardu ho, pereherold‘,
Jen montras sin la markobold‘!
Sed eĉ kun ŝip‘ en agoni‘
Ne timas ja ni!

refreno:
Ne lasas sin maristo emocii,
Timu ne, timu ne, Rozmari‘!
Ne lasas aĉa sorto nin vekrii,
Timu ne, timu ne, Rozmari‘!
Kaj eĉ se tremas sub ni ter‘
Kaj la mondo iras al infer‘ –
Ne lasas sin maristo emocii,
Timu ne, timu ne, Rozmari‘! 

Forlavis min de l‘ ŝip‘ la ond‘
Jen ĉe la Horna kab‘,
Sed mi ne iris al transmond‘,
Mi naĝis kiel krab‘!
Malbona ŝark‘ minacis min,
Sed mi mortbatis pugne ĝin!
Mi pli rapidis ol haring‘
Ĝis ŝipo-ating‘! 

(refreno)

En ĉiu urbo fianĉin‘;
Ne estas tio tro,
Dum ili ĉiuj fidas nin,
Ni restas la hero‘!
Sed kiam unun kaptas dub‘
Ŝi koleriĝas pri la bub‘!
Eĉ se nin saltatakas ŝi,
Ne timas ja ni!

(refreno)

A hoj!

 

Ja estis tre bona jar'
(el la modkanto It was a very good year de Frank Sinatra)

Mi aĝis dek sep nur, kaj estis tre bona jar‘
Ja estis tre bona jar‘ por vilaĝanin‘
ĉe l‘ nokta fajruj‘
kaŝiĝis ni tuj
en natura pur‘
En aĝ‘ de dek sep nur

Mi aĝis dudek du, kaj estis tre bona jar‘
Ja estis tre bona jar‘ por grandurbanin‘
kun viv‘ de malŝpar‘
senplekta harar‘
parfuma ĝu‘
En aĝ‘ de dudek du 

Mi aĝis tridek kvin, kaj estis tre bona jar‘
Ja estis tre bona jar‘ por nobelidin‘
kun memstariga fort‘
por ni nur kun komfort‘
ŝofor‘, limuzin‘
En aĝ‘ de tridek kvin 

Sed nun mallongas tag‘, jam enaŭtunas mia jar‘

Nun mia pens‘ pri la viv‘: Vin‘ estas ĝi, el olda barel‘
plena trink‘ estas cel‘
kun dolĉo kaj klar‘
Ja estis tre bona jar‘

Scias nur Di’
(el la modkanto God only knows de The Beach Boys)

Mi vin ĉesivus ami
Sed dum temp’ ne ekos lami
Vi ĉiam povos fidi
Mi pruvon vin lasos vidi

Scias nur Di’ kiom mankus min vi

Se min vi iam lasus
Min kredu, mi ne tuj forpasus
Sed viv’ mia vana estus
Do kio vivinda restus

Scias nur Di’ kiom mankus min vi

Scias nur Di’ kiom mankus min vi

Se min vi iam lasus
Min kredu, mi ne ja forpasus
Sed viv’ mia vana estus
Do kio vivinda restus

Scias nur Di’ kiom mankus min vi
Scias nur Di’ kiom mankus min vi
Scias nur Di’

Scias nur Di’ kiom mankus min vi
Scias nur Di’ kiom mankus min vi
Scias nur Di’

Scias nur Di’ kiom mankus min vi
Scias nur Di’ kiom mankus min vi
Scias nur Di’

Scias nur Di’ kiom mankus min vi
Scias nur Di’ kiom mankus min vi
Scias nur Di’

Scias nur Di’ kiom mankus min vi
Scias nur Di’ kiom mankus min vi
Scias nur Di’

Scias nur Di’ kiom mankus min vi
Scias nur Di’ kiom mankus min vi
Scias nur Di’

Scias nur Di’ kiom mankus min vi

Te deum
(mezepoka latina laŭdkanto)

Vin, Dion, ni laŭdas: Sinjoron vin ni nun gloras.
Vin, eternan patron, tuta mondo omaĝadas.
Vin ja ĉiuj anĝeloj, vin ĉieloj kaj la potencoj universaj; vin keruboj kaj serafoj ja
per senĉesa vokado aklamas: Sankta, Sankta, Sankta Dio eterna Cebaot.
Plenas ĉieloj kaj mondo de l’ majest’ de gloro la via.
Vin la gloroza apostolara ĥoro
vin la laŭdinda profeta nombro kaj
vin laŭdas la brila kvanto de la martiroj ja.
Vin tra globo la tera gloras Eklezio la Sankta.
Patron majestan senmezure;
honorindan vian veran kaj unikan Filon ja;
ankaŭ Sanktan Pledanton, la Spiriton.
Vi, glorreĝo, ho Kristo.
Vi ĉiam de la Patro la Fil’ estas.
Vi, por liberigi la homaron venis do, ne malakceptis Virgan uteron vi.
Vi, la mortan pikon superis jam, al la kredantoj malfermis la regnojn ĉielajn.
Vi de Dio je dekstro sidas, en gloro de’l patro.
Kredas ni, ke juĝiste vi venos.

Vin do ni petas nun, helpu vi al via servistar‘,
kiujn per kara sango vi elaĉetis.

Al sanktular‘ en glor‘ eterna aldonu nin vi bonvole.

Savu popolon ja vian, Dio vi, kaj benu nun heredaĵaron vian.
Kaj gvidu ilin, kaj ellevu ilin ĝis en la eternon.
Tra tagoj sinsekvaj ni benadas nur vin;
kaj eterne vian nomon ni laŭdas ja, en eterna eterno eĉ.
Degnu, Sinjoro vi, tiutage sen la pekaro nin preni ŝirme.
Kompatu nin, ho Sinjoro vi, kompatu nin, Dio.
Kaj estiĝu kompato la via, ho Dio, super ni, laŭ tio ke esperas ni je vi.

Je vi, Dio, mi esperas: ne pereu mi eterne.

Strangas jen ĉi mond’
(el la kanto Dziwny jest ten świat de Czesław Niemen )

Strangas jen ĉi mond’,
En kiu plu
Estas tro da malbon’.
Kaj strangas jen ĝi,
Ke de longe jam
Disdegnas homon homo.

Strangas ĉi mond’,
la homa mond’,
Sekvas kun hont’ la konfes’.
Kaj tamen oftas ja,
Ke ni nur per vort’
Mortigas jen – tranĉile.

Sed homoj bonvolemaj pli multas,
Kaj forte kredas mi,
Ke ĉi mond’
Pro ili ne pereos do.
Ne! Ne! Ne! Ne!
Jam temp’ está,
Plej urĝa temp’,
Detrui haton en ni.

Sed homoj bonvolemaj pli multas,
Kaj forte kredas mi,
Ke ĉi mond’
Pro ili ne pereos do.
Ne! Ne! Ne! Ne!
Jam temp’ está,
Plej urĝa temp’,
Detrui haton en ni.

Temp’ riveras
(el la kanto Czas jak rzeka de Czesław Niemen)

La akvon bluan portas la river’,
Sunbrilon jen unue vidis mi,
Pasigis tempon tiom mi ĉe l’ bord’,
Ke nun sen ĝi malĝojas mi.
Trezoras temp’ ĉe ĝi:
Trezoro lasta nun.

Sed temp’ riveras, rivere fluas,
Portante tiujn tagojn for,
Sed temp’ riveras, rivere fluas,
Portante tiujn tagojn for.

Infanmemoro iĝas mia pens’,
En miaj revoj vivas la river’,
Tre volus esti mi ĉe ĝia bord’,
Memor’ pri ĝi do daŭru plu!
Trezoras temp’ ĉe ĝi:
Trezoro lasta nun.

Sed temp’ riveras, rivere fluas…

Sonĝo pri Varsovio
(el la kanto Sen o Warszawie de Czesław Niemen)

Havas mi, kiel vi,
Mian urbon, en ĝi:
Mia plej bela mond’,
Kaj plej bela temp’.
Buntajn sonĝojn postlasis tie mi.

Tempon haltigos mi.
Kiel bird’ per flugil’
Flugos plenforte mi
Al la song’ de mi
Kaj la bunta temp’ de Varsovi’.

Ĉe l’ Vistulo vidu la krepuskon vi,
Jam nun kun mi ekiru ja.
Salutos nin – vi vidos – bela tag’
De Varsovi’.

Havas mi, kiel vi…

Ĉe l’ Vistulo vidu la krepuskon vi,
Jam nun kun mi ekiru ja.
Salutos nin – vi vidos – bela tag’
De Varsovi’.

De Varsovi’, de Varsovi’.

La kanto de la mininspektisto
(el la germana popolkanto Steigerlied, orientgermana versio)

1. Revenu sor! Jen inspektist'.
Kaj la lampon helan li en malhel'
Lumigis jam.

2. Lumas ĝi jam, helas ĝi plej,
Kaj kun ĝi veturas ni en malhel'
Sob en minej'.

3. Sob en minej' al la taĉment',
Kiu fosas en dura ŝton' por or' en malhel',
Kaj por arĝent'.

4. Fos' por arĝent' en la tunel';
Direktiĝas nun al amatin' en malhel'
Pens' de fidel'.

5. Kaj post reven' al amatin' 
Tuj eksonas vok' de minist' en malhel':
Revenu sor!

Tra granda aflikt’ iris mi
(el la malnovokcitana kanzono Estat ai en greu cossirier de la grofino de Die)

Tra granda aflikt’ iris mi,
ĉar estis por mi kavalir’;
kaj ĉiam koniĝu la dir’,
kiomis la amo al li:
Nun scias mi: Pens’ malprofita
ja estis silenti pri am’;
kaj tial mi – jen granda dram’–
en lit’ kuŝis kvazaŭ vestita.

Mi volus la ulon por mi
vespere en mia kvartir’,
li ĝoju pro mia admir’,
mi estus kuseno por li.
Ĉar pli amas mi ekscitita,
ol povus ĝin iu ajn dam’:
La kor’ kaj la viv’ kaj la am’ –
al li ĉio estas donita.

Afabla kaj bela amik’,
ĉu iam posedos mi vin?'
Mi kuŝus ĉe vi en tagfin’
kaj kisus vin sen artifik’.
Pli grandan deziron de fol’
al vi ol al mia eŝiĉ’
mi havas, sub unu kondiĉ’:
Por mi faru ĉion laŭ vol’.