Tradukoj

Miaj tradukoj al Esperanto

Mi tradukas nur malofte kaj eble ne precipe lerte (tion taksu la legantoj). En la kvar subpaĝoj mi havebligas ĉiujn miajn tradukojn, kiujn mi opinias almenaŭ iomete indaj je legado.

En poezio aperas kelkaj poeziaĵoj de Paul Zech, Konstantinos Kavafis, Detlev von Liliencron, Paul Celan, Julian Tuwim kaj Heinrich Heine. Mi tre zorgis pri la konservado de la ritmo de la originaloj.

En kantoj aperas plejparte germanaj popol- kaj infankantoj, kiujn mi tradukis por miaj infanoj, denove pro manko de (bona) jama esperantigo.

En prozo aperas nur unu teksto, nome la t.n. "apologio" de la hitita grandreĝo Ĥatusilio la Tria, interesa politika-sindefenda-sinpraviga teksto.

En Iliado fine mi planas iom post iom aldonas tradukon de la kantoj de tiu poemo. Tio estas multjara projekto.