Tradukoj

Tradukoj faritaj de mi


Rimarkigo: Mi eksperimente uzas en miaj literaturaj tradukoj du gramatikajn neoficialaĵojn: La sufiksoidon -iĉ- kiel masklan ekvivalenton de -in- ĉe seksneŭtralaj personindikaj esprimoj (nur en okazo de neceso) kaj la personpronomon hi kiel masklan ekvivalenton de ŝi, ĉar li indikas nur personon, ne (malgraŭ malaj asertoj) viron. Alie ol la uzado de li kiel nur-vira pronomo (eble kun samtempa uzado de ri, ŝli aŭ io tia) kaj la neŭtraligo de masklaj vortoj kiel patro ktp. tio ne kontraŭas la Fundamenton.


Du etaj verkaĵoj de la greka poemisto Konstanteno Kavafis

La urbo

Vi diris: "Mi iros al alia lando, mi iros trans alia maro.
Alia urbo troviĝos pli bona ol ĉi tiu.
Ĉiu klopodo mia estas verdiktitaj;
kaj la mia koro -kiel mortinta- estas entombigita.
Kiom da tempo mia menso en tia putrado restos?
Kien ajn la okulojn miajn mi fiksas, kien ajn mi rigardas,
mi ekvidas nigrajn ruinojn de mia vivo ĉi tie,
kie tiomajn jarojn mi vivis kaj disipis kaj perdis."


Novajn ejojn vi ne trovos, vi ne trovos aliajn marojn.
La urbo vin sekvos. Vi irados en stratoj
samaj estantaj. Kaj en la samaj estantaj kvartaloj vi irados;
kaj en tiuj samaj domoj via hararo griziĝos.
Ekzakte ĉi tiun urbon vi atingos ĉiam. Por iu alia -ne esperu-
ne ekzistas ŝipo por vi, ne ekzistas vojo.
Kiel vi disipis vian vivon tie ĉi,
en tiu eta konkaĵo, ĉie en la mondo ĝin disipos vi.


Post la naŭa

Dekdua kaj duono. Rapide forpasis la tempo,
de post la naŭa, kiam mi lumigis la lampon
kaj ĉi tie eksidis. Mi estis sidanta sen legado,
kaj sen parolo. Kun kiu mi parolu,
unusolulo, meze en mia domo?

La portreto de mia juna korpo,
post la naŭa, kiam mi lumigis la lampon,
ĝi venis kaj trovis min kaj min memorigis
pri fermaj ĉambroj bonaromaj,
kaj pri pasinta plezuro - kia danĝera plezuro!
Kaj antaŭ miajn okulojn ĝi ankaŭ metis
stratetojn, nun nekonataj iĝintajn al mi,
koktelejojn, plenajn de agado kaj nun ĉesintajn,
teatrojn kaj kafejojn iam ekzistintajn.

La portreto de mia juna korpo,
ĝi venis kaj al mi alportis la dolorigaĵojn:
funebro pro la familio, disigoj,
sentoj de miaj karuloj, sentoj,
tiom malmulte aprezitaj, de la forigitoj.

Dekdua kaj duono. Kiel forpasis la tempo!
Dekdua kaj duono. Kiel forpasis la jaroj!


Verko de la germana poemisto Paŭlo Ceĥ

Uzina strato tage

Nenio krom muroj. Sen herbo kaj vitro
la strato la makulozan zonon tiras
de la fasadoj. Neniu fervoja sulko zumiĝas.
Ĉiam malseke briletas la pavimo.

Se homo vin ektuŝetas, lia rigardo vin malvarme trafas
plentrae; elhakas la rigora paŝaro
fajron el la turalte kruta barilo,
ankoraŭ lia breva spirado buliĝe nubas.

Kiel tiu irado, tiamaniere pinĉigas
per glacio la pensadon neniuj karceroj
inter muroj rigardadantaj nur sin mem.

Ĉu vi surhavas purpuran ĉemizon, ĉu pentulan-:
ĉiam premas per grandega pezo
anatemo de Dio: senhorloĝa tavolo.


Verko de la germana poemisto Paŭlo Celan

Morta fugo

Nigran lakton matenan ni trinkas vespere
ni trinkas tagmeze matene ni trinkas dum nokt'
ni trinkas kaj trinkas
ni en la aer' tombon fosas komforta kuŝej'
En domo vir' loĝas ludas kun nigro kaj dum
krepusk' Germanujen hi skribas via ora harar' ho Marganjo
ĝin skribas hi iras el dom' kaj fulmas la steloj hi fajfas la hundojn
hi fajfas la judojn en tero fosigas hi tombon
nin ordonas ekludu por danc'

Nigran lakton matenan ni trinkas dum nokto
ni trinkas matene tagmeze ni trinkas vespere
ni trinkas kaj trinkas
En domo vir' loĝas ludas kun nigro kaj dum
krepusk' Germanujen hi skribas via ora harar' ho Marganjo
Via cindra harar' Sulamit' tombfosas ni en la aero komforta kuŝej'
Hi vokas profunden en teron vi fosu aliaj vi kantu kun lud'
hi prenas la feron de l' zon' ĝin svingas bluas hia okul'
profunden en teron vi fosu samtempe aliaj pluludu por danc'

Nigran lakton matenan ni trinkas dum nokto
ni trinkas tagmeze matene ni trinkas vespere
ni trinkas kaj trinkas
en domo vir' loĝas via ora harar' ho Marganjo
via cindra harar' Sulamit' kun nigro hi ludas
Hi vokas dolĉludu la morton la Mort' estas majstro germana
hi vokas ludu mallume kaj supren vi iros en fum'
en nuboj vi entombigitos komforta kuŝej'

Nigran lakton matenan ni trinkas dum nokto
ni trinkas tagmeze la Mort' estas majstro germana
ni trinkas vespere matene ni trinkas kaj trinkas
la Mort' estas majstro germana kaj bluas lia okul'
li trafas per kuglo de plumbo ekzakte ja vin
en domo vir' loĝas via ora harar' ho Marganjo
la hundojn nin ĉasi hi igas tombon donacas al ni
kun nigro hi ludas kaj revas la Mort' estas majstro germana
via ora harar' ho Marganjo
via cindra harar' Sulamit'


Verko de la germana poemisto Detlefo Fon-Liljenkron

Al mortintino

Ho, ke vi vivu!

Mil nigraj korvoj,
Ĉirkaŭ mi flagrintaj ĉiuvoje,
Ekfuĝis je l' apero de viaj blankaj kolomboj,
La blankaj kolomboj de via gajeco.
Ke vi ankoraŭ vivu!

Peze kaj malvarme
La tero vian ĉerkon premas kaj vin tenas.
Mi ne iras tien, mi vin ne plu trovas.
Kaj revido?

Kion utilus revido,
Kiam ni kune kantos hosana,
Kaj mi vian ridon ne plu aŭdos?
Vian ridon, vian parolon, vian konsolon:

Hodiaŭ estas bela tago. Kie Ĉasul'?
Prenu el la ŝranko vian Lefaucheux1,
Kaj iru kampon, la kokoj ankoraŭ ne flugas.
Kaj ne devojiĝu al la faga arbeto,
Kaj ne en musko ekkuŝu revonte.
Atentu la kokojn kaj ne distriĝu,
Ne ridindiĝu ĉeeste de via hundo, mi petas.
Kaj hodiaŭ mi malbenas ĉiujn orgenludantojn,
Kiuj per obtuza son' el malproksim'
Revigas vin - tiuokaze mankus kokoj.
Sed aĥ, la bruna erikejo tiel silentas,
Vin ĝi ja ensorĉadas, lasu vin ensorĉi.

Hodiaŭ vespere ni do manĝos pizosupon,
La Margaux2 jam havas bonan temperaturon;
Do kunportu apetiton kaj bonan humoron.
Poste vi al mi citlegos viajn ŝatpoemistojn.
Kaj se vi volos, ni ekludu la pianon
Kantante el Schumann, Robert Franz kaj Brahms3.

La monaferoj hodiaŭ tute forestu.
Ho Dio, viaj kreditoroj
Ne estas diabloj rostipovaj vin.
Ĉio bone enordiĝos.

Kaj unu pli:
Per konjako bona mi vian botelon plenigis.
Diru salutojn de mi al l' erikejo kaj arbo kaj ĉiuj kampoj
For de l' vojo kaj forgesu la ŝuldojn,
Dum mi en la kuirejo ja zorgos,
Ke ne malboniĝu nia pizosupo.

Ke vi ankoraŭ vivu!

Mil nigraj korvoj,
Ĉirkau mi flagrintaj ĉiuvoje,
Ekfuĝis je l' apero de viaj blankaj kolomboj,
La blankaj kolomboj de via gajeco.
Ho, ke vi vivu!


Rimarkigoj:
1Lefaucheux [lefo'ŝœ] (nomo de franca firmao): speco de ĉasfusilo.
2Margaux [mar'go]: nomo de franca vino.
3Klasikaj komponistiĉoj (prononcu ['ŝuman], [robert 'franc], [brams]).


La "apologio" de la grandreĝo Ĥatuŝilio IIIa

Hitita historia teksto