Artikoloj

Jen kelkaj el miaj artikoloj


La gramatiko de S´nôke (1999)

PostSkript-versio de la gramatiko de mia planlingvo el miaj lernejaj jaroj.


La prahindoeŭropa radiko por "esti, ekzisti" kaj ĝia postvivo en 11 lingvoj (2000)

Ĉi tiu radiko,*h1es, evoluis en multaj hindoeŭropaj idolingvoj al kopulo (ekz. germ. "sein"); tie ĉi mi donas tabelan ekzemplaron pri kelkiuj.


El miaj studoj en Poznano:

Pri la Esperanta pasivo (2006)

Ĉi tie mi prezentas novan aliron al la eterna debato pri ata/ita.


Orbi Lingua – analizo de nekonata planlingva projekto (2006)

Hazarde mi iam ricevis manuskripton de tiu lingvoprojekto, kiu estas tipo por verkoj de unuopuloj, kiuj ne konscias pri la spertoj de la interlingvistiko aŭ entute pri la ekzisto de Esperanto.


Tempo- kaj modorilatoj en suborditaj kunmetitaj frazoj (2006/07)

Ĉi tie mi argumentas kontraŭ PAG, ke la tempouzo de Esperanto estas ĉiam absoluta, ne parte relativa.


Du problemoj el la segmenta fonologio de Esperanto (2006/07)

Temas pri voĉaj konsonantoj vortfinaj kaj pri duoblaj konsonantoj.


Esperantigo de la metalingvo de Anna Wierzbicka (2006/07)

Temas pri tre interesa provo elverki lingvaĵon por universale kaj samtempe nature difini ĉiujn leksikajn unuojn de ĉiu ajn lingvo.


Kia lingvo estas Esperanto laŭ tipologia vidpunkto? (2007)

Kelkaj informoj pri la fonologio, morfologia kaj sintakso de Esperanto el kompara vidpunkto.


Ĉu ekzistas normo en Esperanto? (2007)

Pri allasebla, bona kaj malbona lingvouzo.


Vortfarado el la vidpunktoj de hindeŭropa lingvoscienco kaj de esperantologio (2008)

Mia studfina diplomlaboraĵo, kiun mi sukcese defendis en septembro de 2008.


En la helena lingvo:

Demogenes - Dialogo pri eŭropa konstitucio (2000)

Per ĉi tiu helenlingve verkita dialogo en la jaro 2000 mi gajnis la duan premion de la "Atika Konkurso" de la "Hellenikon Idyllion".
Ankaŭ en la jaro 2002 mi povis regajni tiun premion, ĉi-foje per mito laŭ ĥititaj originaloj: La Telipinu-Mito en nova formo.


Pseŭdo-Ksenofonto, "La konstitucio de la Atenanoj" (ĉ. 300 a.n.e. ;-))

El propra sperto mi scias, kiel malfacile oni akiras tiun tekston, kial mi ĉi ĝin (entajpitan laŭ manskriba originalo) nun publikigas.


En la germana lingvo:

La S´nôke-gramatiko (1999)

PostSkripto-versio de la gramatiko de mia planlingvokoncepto el la jaro 1999.


Enkonduko pri la Internacia Lingvo por lingvosciencistoj (2002-2006)

Eta superrigardo pli-malpli sciencnivela pri la Esperanta gramatiko, resumita je nur kvar paĝoj.


Aristofano kaj liaj konkurantoj (2002)

Krom la plej konata poemisto de la Malnova Atika Komedio vivis ankaŭ du minimume same kapablaj poetoj, Kratino und Eŭpolo, kies rilato al tiu mi tie ĉi volas pliklarigi.


Nefilologiaĵo:

Esperanto por PDFKreilo (ĉ. 5K)

Lingvo-dosiero por (iom malnova versio de) la senkosta vindoza programo PDFCreator, per kiu oni povas generi .pdf-dosierojn.