Ludlange

Projekto "Ludlange"
aŭ "Kiu volas?"

En marto de 2000a dum libertempa horo mi manskribe notis gramatikan skizon de facila planlingvo surbaza de la itala, hispana, portugala, franca, angla, germana kaj finna lingvoj, nur por mia plezuro kaj por carpere diem; tio ankaŭ signifas ĝia nomo - Ludlange (ludo, lingvo).

Tiusence mi ankaŭ ne plu okupiĝis pri ĝi, nur elpensis elementan gramatikon, preskaŭ neniun vortfaradan instruon kaj minimuman vortaron. La citaĵoj ĉi sube kaj la Patronia do estas la ununuraj ekzemploj por tiu lingvoprojekto. Mi ja ne intencis publikigi la x-centan romanidan planlingvon -Esperanto nu vere havas sufiĉe da konkurantoj-, sed nur ekscii, kiarapide oni povas konstrui tian a-posteriori-lingvon (rezulto: malmultaj posttagmezaj horoj!).

Ludlange el lingvoscienca vidpunkto estas meza inter Volapuko kaj Esperanto. Jen la facileco de Esperanto kaŭze de la eta gramatiko kaj la vortreekkonebleco, jen la pli grandaj unueco kaj koncizeco, kiu Volapukon miaopinie tiel amindigas.

Havante nek tempon nek deziron, ellabori tiun projekton ĝis ĝia fino, sed aliflanke ne volante vidi ĝin griziĝanta en tirkesto, mi volas doni al interesato la ĝisnune notitajn gramatikaĵojn kaj ceterajn materialojn kune kun eta kompendion rilate la pluan verkadon, se tio serioze interesas lin, por finkonstrui Ludlange-on (aŭ kia ajn li nomos ĝin) wird,. Bonvolu kontakti min!

Kaj jen la promesitaj citaĵoj:

Mu veni, vedi, ventji. (prononcu: 'ven-ĉi) "Veni, vidi, vici. (Mi venis, vidis, venkis., Cezaro)"

Il nebatitye home ne say edukaytye. "La nepunita homo ne edukatas." (Menandro)

Kye esuferay, eventjay. "Quien sufrió, venció. (Kiu suferis, venkis., hispana proverbo)"

Se vilaytu pase, antparoy wo´re. "Si vis pacem, para bellum. (Se vi volas pacon, preparu militon., latina proverbo)"

Il tage ne soy lobaytye ant il sere. "Oni ne laŭdu la tagon antaŭ la vespero."