Komenco

Bonvenon al mia ĉefpaĝo!


Ĉi tie mi volas prezenti al vi, kio min okupas hobie kaj profesie.
Mia nomo estas Cyril "Kirilo" BROSCH. Mi naskiĝis en la jaro 1981a en la sudgermana urbo Wertheim, kie mi ĝis la trapaso de la abiturienta ekzameno en 2001 frekventis humanisman gimnazion.
De 2002 - 2008 mi studis hindeŭropan lingvosciencon kaj filologion pri la malnova oriento (kun specialiĝo pri la hitita lingvo), unue en Vurcburgo, poste en Berlino.
Krome de 2005 - 2008 mi faris eksteran studon pri Interlingvistiko en Poznano.
Post la fino de miaj studoj mi en 2008 ekverkis mian doktoriĝan disertacion "Pri la esprimo de spaco en la hitita el kompara vidpunkto" kadre de la scienca kolektivo Topoi.
Mi estas membro de la Hindeŭropista Societo kaj de la Societo pri Interlingvistiko.


Jen superrigardo pri mia retpaĝaro:

Miaj germanaj retpaĝoj ja similas al ĉi tiuj esperantlingvaj, sed ne estas tute ekvivalentaj.


Kelkaj artikoloj

Pli aŭ malpli interesaj verkaĵetoj, plejparte germanaj, el diversaj jaroj en .pdf-formato.


S´nôke

Okupiĝante pri internaciaj helplingvoj ankaŭ mi inventis plurajn planlingvojn por mia privata plezuro, ne kiel konkurantojn de Esperanto, el kiuj mi ĉi tie prezentas du. La unun, nomitan S´nôke, mi altgrade ellaboris en 1999, por la alia, nomita Ludlange bonvole vidu la sekvan.
Elŝuteblas la gramatiko ankaŭ en .pdf-formato kaj la originala S´nôke-tiparo.


Projekto "Ludlange"

Alia planlingvoskizo de mi. Ĉar mi ne volas pluevoluigi ĝin, mi oferas tion al volanto. Plian informon en la paĝo mem.


La Patronia

La preĝo de la sinjoro - klasika teksto por prezenti sian planlingvon. Tie ĉi en miaj S´nôke kaj Ludlange, aliloke en pli ol 1000 lingvoj.


Tradukoj en la Internacian Lingvon

Mi ĝis nun nur tre malmulton tradukis kaj ne altnivele, sed mi estas relative certa, ke almenaŭ la hitita teksto ne jam estas esperantigita. Eble iam sekvos pliaj tradukoj.


La Manifesto de Prago

La "Manifesto de Prago de la movado por la internacia lingvo Esperanto" pri lingvaj rajtoj. Kiel aktivulo kontraŭ (angla)lingva monokulturo mi nature volas disvastigi kaj plikonatigi ĝin.






Tiuj esperantlingvaj paĝoj enretiĝis en oktobro de 2002. Aktualigo: novembro de 2008.
Ili devus harmonii kun ĉiuj foliumiloj.

Vi rajtas uzi la enhavon, ankaŭ parte, por ĉiaj nekomercaj celoj.