ĝi-parentismo

Seksneŭtrale, sed laŭfundamente

Mallonga enkonduko

La t.n. ĝi-parentismo estas, simile al j-riismo (de Markos Kramer), maniero ŝanĝi la ĝisnunajn lingvajn kutimojn de Esperanto por (ne) indiki sekson de homoj. Tio havas du ĉefajn kaŭzojn:

  1. praktika: La tradicia Esperanto ne permesas en kelkaj kuntekstoj paroli pri neduumaj personoj, ĉar ekzistas rimedoj nur por esprimi masklecon aŭ femalecon
  2. simbola-etika: La tradicia Esperanto devigas onin indiki sekson de homo ofte en situacioj, kie ĝi ne gravas, aŭ kie ni ne scias ĝin; aldone ĉe malmultaj, sed oftaj radikoj la femala esprimo estas derivita de maskla bazformo, kion multaj hominoj opinias seksisma

Pliajn detalojn oni povas trovi en artikolo de Markos Kramer kaj de mi mem en "Lingva Kritiko". Dum Markos kaj mi esence konsentas rilate la analizon de la nuna stato kaj de la celo (malpliigi seksismon kaj ebligi esprimi ankaŭ netradiciajn seksajn identecojn), ni malsamopinias rilate la rimedojn. Ja j-riismo estas simpla, tamen ĝi ne estas akordigebla kun mia kompreno de la lingva normo forme de la Fundamento. Tial mi en mia nomita artikolo skizis eblan vojon, kiel povus aspekti simetria, esprimiva, sed laŭfundamenta sistemo.

Ĉar intertempe j-riismo (kaj aliaj reformoj) forlasis la stadion de pensaj eksperimentoj, sed estas propagataj kaj uzataj, mi sentas urĝan bezonon same publikigi uzeblan laŭfundamentan sistemon, por havigi ion por tiuj homoj, kiuj ne plu volas uzi la netaŭgan tradician sistemon, sed same kiel mi ne volas uzi j-riismon. Mi do sekve prezentu pli-malpli definitivan sistemon, kontrastigante ĝin al la tradiciaj esprimoj. Novaj radikoj aperas grase.

Indas substreki, ke la pronomaj, sufiksaj kaj leksemaj proponoj novaj estas principe sendependaj unu de la alia. Pro praktikaj kialoj kaj pro ilia laŭfundamenteco mi prezentas ilin ĉi tie kune, sed ankaŭ eblas akcepti parton de miaj proponoj kaj rifuzi alian.

Pronomoj kaj sufiksoj

En la tradicia Esperanto mankas pronomo por homa plenkreskulo de negrava aŭ nekonata sekso (li estas dusenca) kaj entute por neduumuloj. Tamen, jam dekomence ĉe bestoj ekzistis simetria kaj neseksisma sistemo, kiun oni povas transpreni al homoj. Kaj ĉar la Fundamento ne ebligas paroli pronome pri neduumuloj, laŭ la Bulonja Deklaracio oni povas ekuzi iun novan esprimon. Mi proponas uzi la pronomon ri, kiun riismo proponas ja en pli vasta senco, sed kiu estas speciale uzata jam nun de/pri neduumuloj (manke de alternativoj). La sistemo de la pronomoj de la 3a persono singulara do aspektas jene:

esprimo tradicia nova

objekto, besto, infano

ĝi ĝi

sekso nekonata/negrava

li ĝi
maskla li li
femala ŝi ŝi
neduuma - ri

En parentismo radikoj estas neŭtralaj rilate sekson, kun la esceptoj de malmultaj radikoj, kiuj nomas koncepton historie kaj sendispute ligitan al certa sekso, kiel eŭnuko aŭ amazono. De la neŭtralaj radikoj oni okaze de bezono (do nur, kiam oni vere volas ĝin emfazi) povas derivi seksindikajn vortojn helpe de sufiksoidoj. Dum la maskla -- estas jam vaste uzata, al neduuma -ip- aperis nur en 2019, elpensita sendepende de Markos kaj mi.

esprimo tradicia  tradicia karesa nova  nova karesa
senseksa - - - -j-
maskla (vir-) -ĉj- -- -ĉj-
femala -in- -nj- -in- -nj-
neduuma - - -ip- -pj-

La neŭtrala karesa sufikso -j- (proponita jam antaŭ ioma tempo, apud -rj-, kiun mi ne transprenas) verŝajne apenaŭ estos bezonata, tamen en iuj marĝenaj okazoj povas esti utila, kaj senta bezono de simetrieco ĉiuokaze postulas ĝin.

Vortprovizo

Por ekhavi la neŭtralajn bazojn por la sufiksoj ĵus nomitaj, oni devas enkonduki kelkajn novajn radikojn anstataŭ la ĝisnunaj nure masklaj. Post longa diskuto kun Robin van der Vliet kaj aliaj mi proponas la jenajn novajn radikojn (el etnaj lingvoj, parte tra Ido) kaj radikkunmetaĵojn (mi ellasas vortojn de nure historia intereso kiel kavaliro, caroŝaho) - ili koincidas plejparte kun la t.n. "transirfaciliga parentismo" prezentata en nia komuna artikolo pri sekse neŭtrala Esperanto:

tradicia nova (ĉefa) etimologio komento
patr(in)o parento en:parent, fr:parent  
av(in)o avuo es:abuelo/a, pt:avó/avô  
onkl(in)o ontio es:tio, -a, en:aunt(y) kompromisa formo
fil(in)o fizo srd:fizu/fiza alternative idoinfano
frat(in)o sahodo hi/bn:sahódar(ā) aŭ sibo el en:sib(ling)?
nep(in)o nepoto io:nepoto, la:nepos, eo:nepotismo  
vidv(in)o viduo la:vidua  
edz(in)o eŝo tr:eş similas al edzo
fraŭl(in)o neo    
fianĉ(in)o fianceo fr:fiancé(e)  
kuz(in)o kuzeno en:cousin, fr:cousin(e) ontifizo
nev(in)o nievo en:nephew+niece k.a. kompromiso; aŭ sibfizo
sinjor(in)o sioro id:sioro  
vir(in)o adolto    
knab(in)o kido en:kid (ofta pruntvorto) ofte preferindas infano
abat(in)o abado es/pt:abad(essa)  
monaĥ(in)o monĥo en:monk, es:monjo/a  
bub(in)o petolinfano    
reĝ(in)o rejĝo es:rey, ca:rei, it:regina  
princ(in)o prenso / rejĝido tr:prens du malsamaj signifoj
duk(in)o duĉo it:duce similas al duko
graf(in)o grofo hr/sr/sl/ro:grof  
baron(in)o baruno hr:barun  
markiz(in)o markeso es: marqués(a)  

 

Kp. ankaŭ la dudirektan, aktualigitan vortareton.

En 2021 aperis la unua libro en parentisma Esperanto, mia traduko de klasika germana infanlibro.